Haste, ili kuris al la domo. La pordo estis malfermita.
Ili eniris. Funde de iu malseka kaj malalta ĉambro, sur iu malbona pajlomatraco ĵetita sur la planko mem, iu viro kuŝis, tute vestinta.
- La patro Ŝarelo ! ekkriis la urbestro... ĉu li mortis, ankaŭ li ?
La manoj de la bonulo estis malvarmaj, lia vizaĝo el terura paleco, sed la koro ankoraŭ pulsadis per malforta kaj malrapida ritmo, kaj li ŝajnis havi neniun vundon.
Ili provis revivigi lin, kaj ĉar ili ne sukcesis tion, Botreleo ekserĉis kuraciston. La kuracisto ne pli sukcesis. La bonulo ne ŝajnis suferi. Oni dirintus ke li nur dormis, sed laŭ artefarita dormo, kvazaŭ oni dormigis lin per hipnoto, aŭ pere de narkotiko.
Tamen, meze de la sekvanta nokto, Izidoro kiu noktogardis lin, rimarkis ke lia spirado iĝis pli forta, kaj ke lia tuta estaĵo ŝajnis elŝoviĝi el la nevideblaj katenoj kiuj paralizis lin.
Mateniĝe, li vekiĝis kaj reakiris siajn normalajn funkciojn, manĝis, trinkis, kaj removis. Sed dum la tuta tago, li ne povis respondi al la demandoj de la junulo, la cerbo