manoj, el tiuj okuloj, el tiu cerbo, li ne povis akiri la plej mallaŭtan eĥon de tiu vero tiel proksima !
Ho ! tiu nesensebla kaj kolosa malhelpo al kiu koliziis liaj klopodoj, tiu baro farita el silento kaj el forgeso, kiel ĝi bone surhavis markon de Lupeno ! Li sole povis, sendube informita ke sciigo estis provita de la patro Botreleo, nur li povis frapi per parta morto tiun ĉi solan kies la atesto povis ĝeni lin. Ne ĉar Botreleo sentis sin malkovrita kaj ke li pensis ke Lupeno, konscia de sia kaŝema atako kaj sciante ke letero estis transdonita al li, estus defendinta kontraŭ li persone. Sed kiom da antaŭvidemo kaj da reala inteligenteco montriĝis por forigi la eventualan akuzo de tiu pasanto ! Nun neniu plu sciis ke estis inter la muroj de parko, malliberulo kiu petis helpon.
Neniu ? Jes ja, Botreleo. La patro Ŝarelo ne povis paroli ? Konsentite. Sed ni almenaŭ povis scii la foiron kien la bonulo iris, kaj la logikan itineron kiun li prenis por reveni el tie. Kaj eble, laŭlonge de tiu ĉi vojo, finfine eblus trovi...