kun la patro Ŝarelo, sen cetere preni multe da singardemo por ne esti vidita.
- Oni gvatsekvas lin, Botreleo pensis, eble oni volas scii se li haltas antaŭ la muroj...
Lia koro bategis. La okazo proksimiĝis.
Ĉiuj tri, unuj post la aliaj, ili supren- kaj malsupren-iris la krutajn deklivojn de la lando, kaj ili alvenis al Krozanto. Tie la patro Ŝarelo haltis dum horo. Poste li malsupreniris al la rivero kaj transiris la ponton.
Sed tiam okazis fakto kiu mirigis Botreleon. La individuo ne transpasis la riveron. Li rigardis la bonulon malproksimiĝi kaj kiam li perdis lin el la okuloj, li eniĝis padon kiu kondukis lin en senŝirma kamparo.
Kion fari ? Botreleo hezitis kelkajn sekundojn, poste, subite, decidis. Li ekpostkuris la individuon.
- Li estas konstatinta, li pensis, ke la patro Ŝarelo pasis rekte. Li estas trankvila, kaj li foriras. Kien ? Al la kastelo ?
Li alproksimiĝis la celon. Li sentis tion pro speco de dolora ĝojego kiu stimulis lin.
La viro eniris en malluman arbaron kiu superstaris la riveron kaj poste aperis denove en plenlumo sur la horizonto de la pado.