Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/200

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Mi ne kredas. Tio estas historia kastelo, el la plej pura stilo Ludoviko la XIIIa. Mia kliento amegis ĝin, kaj se li ne ŝanĝis sian opinion...

- Ĉu vi povas doni al mi sian nomon ?

- Ludoviko Valmeras, 34, vojo de la Monto-Tabor.

Botreleo entrajniĝis de Parizo ĝis la plej proksima stacidomo. La postmorgaŭon, post tri senrezultaj vizitoj, li finfine trovis Ludovikon Valmeras-on. Li estis ĉirkaŭ tridekjara viro, kun komunikema kaj simpatia vizaĝo. Botreleo, taksanta neutile ruzi, konatigis sin klare kaj rakontis siajn penadojn kaj la celon de sia postulo.

- Mi havas ĉiun kialon pensi, li konkludis, ke mia patro estas enprizonigita en la kastelo de la Nadlo, sendube kune kun aliaj viktimoj. Kaj mi venas peti al vi tion kion vi scias pri via luanto, la barono Anfredo.

- Ne multo. Mi renkontis la baronon Anfredon la lastan vintron en Montekarlo. Eksciinte hazarde ke mi proprietis kastelon, ĉar li deziris pasigi someron en Francio, li proponis al mi luofertojn.

- Li estas viro ankoraŭ juna...

- Jes, okuloj vigloplenaj, hararo blonda.