- Ĉu barbon ?
- Jes, finite de du pintoj kiuj falas sur falsa kolumo fermiĝanta malantaŭe, kiel la kolumo de kleriko. Cetere, li iom aspektas anglan pastron.
- Estas li, murmuris Botreleo, estas li, tiel kiel mi vidis lin, estas lia ĝusta priskribo.
- Kiel !... Vi kredas ?...
- Mi kredas, mi certas ke via luprenanto ne estas alia ol Arseno Lupeno.
La rakonto amuzis Ludovikon Valmeras-on. Li konis ĉiujn aventurojn de Lupeno kaj la peripetioj de lia lukto kontraŭ Botreleo. Li frotis al si la manojn.
- Nu, la kastelo de la Nadlo baldaŭ fariĝos fama... tio kio ne estas por malplaĉi al mi, ĉar esence, de kiam mia patrino ne plu loĝas tie, mi ĉiam havis la ideon liberiĝi de ĝi ĉe la unua okazo. Post tio, mi trovos aĉetanton. Tamen...
- Tamen ?
- Mi petas vin agi nur per la plej ekstrema diskreteco kaj sciigi policon nur en plena certeco. Imagu ke mia luanto ne estus Lupeno !
Botreleo elmetis sian planon. Li irus sole, dumnokte, li transirus la murojn, kaŝiĝante en la parko...