Ludoviko Valmeras tuj haltis lin.
- Vi ne trairus tiom facile murojn el tiu alteco. Se vi sukcesus tion, vi estus ricevita de du grandegaj hundegoj kiuj apartenas al mia patrino kaj kiujn mi lasis en la kastelo.
- Ba ! Iu buleto...
- Mi dankas vin ! Sed ni supozu ke vi eskapus ilin. Kaj poste ? Kiel vi enirus en la kastelon ? La pordoj estas masivaj, la fenestroj estas kraditaj. Kaj plie, tuj enirinta, kiu gvidus vin ? Estas okdek ĉambroj.
- Jes, sed ĉi tiu ĉambro havas du fenestrojn ĉe la dua etaĝo… ?
- Mi konas ĝin, ni nomas ĝin la ĉambron de Visterioj. Sed kiel vi trovus ĝin ? Troviĝas tri ŝtuparoj kaj iu impliko de koridoroj. Mi kiom ajn donus al vi la gvidfadenon, klarigus la sekvendan irejon, vi perdiĝus.
- Venu kun mi, diris Botreleo ridante.
- Neeble. Mi promesis al mia patrino rekuniĝi kun ŝi en la Sudon.
Botreleo reiris ĉe la amiko kiu gastigis lin kaj komencis siajn preparojn. Sed, ĉirkaŭ la tagfino, kiam li pretiĝis foriri, li ricevis la viziton de Valmeras.