kiu estis neniu alia ol Valmeras, estis tri junuloj okupataj plekti brakseĝoj per vimenvergoj : Botreleo kaj du el liaj kamaradoj de Janseno.
Ili restis tie dum tri tagoj, atendante favoran nokton, kaj vagante aparte en la ĉirkaŭaĵo de la parko. Unufoje, Botreleo ekvidis la poternon. Realigita inter du murapogiloj, ĝi preskaŭ konfuziĝis, malantaŭ la kurteno de rubusoj kiu kovris ĝin, kun la desegno formita de la ŝtonoj de la murego. Fine, la kvaran nokton, la ĉielo kovriĝis per dikaj nigraj nuboj kaj Valmeras decidis ke ni skoltus, riskante returneniri se la cirkonstancoj ne estis favoraj.
Ili ĉiuj kvar transiris la malgrandan arbaron. Poste, Botreleo rampis inter la erikoj, skrapvundis siajn manojn al rubusa heĝo, kaj, duonleviĝante, malrapide, per gestoj kiuj sin detenis, enŝovis la ŝlosilon en la seruron. Delicate, li turnis. Ĉu la pordo estus malfermanta sub lia strebado ? Ĉu riglilo ne malebligis tion ĉe la alia flanko ? Li ekpuŝis, la pordo malfermiĝis, sen knaro, sen skuo. Li estis en la parko.
- Ĉu vi estas tien, Botreleo ? demandis Valmeras, atendu min. Vi du, miaj amikoj,