la viron, la noktolampeto kiu estingiĝas, la bruo de lukto... Botreleo ek-alkuris. Ambaŭ korpoj ruliĝis sur la pavimo. Li volis alkliniĝi. Sed li aŭdis raŭkan ĝemon, suspiron, kaj tuj unu el la kontraŭuloj restariĝis kiu kaptis al li la brakon.
- Rapide ... Ni iru tien.
Estis Valmeras.
Ili grimpis du etaĝojn kaj elpaŝis ĉe la eniro de koridoro kiun tapiŝo kovris.
- Dekstren, flustris Valmeras... la kvaran dormoĉambron maldekstren.
Baldaŭ ili trovis la pordon de tiu ĉambro. Kiel ili supozis, la kaptito estis enŝlosita. Necesis al ili duonhoro, duonhoro de sufokitaj klopodoj, de mallaŭtigitaj provoj por cedigi la seruron. Fine ili eniris. Blindopalpe Botreleo malkovris la liton. Lia patro dormis. Li milde vekis lin.
- Estas mi, Izidoro... kaj iu amiko... Nenion timu... ellitiĝu... ne unu vorton...
La patro vestiĝis, sed ĝuste antaŭ eliri, li mallaŭte diris al ili :
- Mi ne estas sola en la kastelo...