- Feliĉe, la klingo de mia tranĉilo fleksiĝis... la frapo ne estas mortiga. Kaj plie kio, tiuj kanajloj ne meritas kompaton.
Eksteren, ili estis ricevataj de la du hundoj kiuj akompanis ilin ĝis la poterno. Tie, Botreleo retrovis siajn du amikojn. La malgranda bando eliris el la parko. Estis la tria matene.
Tiu ĉi unua venko ne povis sufiĉi por Botreleo. Apenaŭ li lokis sian patron kaj la fraŭlinon, li pridemandis ilin pri la homoj kiuj restadis en la kastelo, kaj aparte pri vivaranĝoj de Arseno Lupeno. Li tiel eksciis ke Lupeno venis nur ĉiujn tri aŭ kvar tagojn, alvenante vespere per aŭtomobilo kaj revojirante ekde la mateno. En ĉiu el liaj vojaĝoj, li vizitis la du kaptitojn, kaj ambaŭ konsentis laŭdi lian respekton kaj lian ekstreman afablecon. Nun li ne devis troviĝi en la kastelo.
Ekster li, ili ĉiam vidis nur iun maljunan virinon, komisiita por la kuirado kaj la mastrumado, kaj du virojn kiuj laŭvice prigardis ilin, kaj kiuj ne parolis al ili, du subuloj kompreneble, juĝante laŭ iliaj manieroj kaj iliaj fizionomioj.