la hipotezon kiun la junulo imagis. Pri ĉiuj punktoj, la realaĵo ŝajnis submetiĝi al tio kiun li antaŭe dekretis. Lupeno trovis sian mastron.
Botreleo postulis ke sia patro, antaŭ reveni en la montojn de Savojo, prenis kelkajn monatojn de ripozo sub la suno, kaj li mem veturis lin, tiel kiel F-ino de Sankta-Verano, apud Nico, kie la grafo de Jevro kaj lia filino Suzana estis instalintaj por trapasi la vintron. Postmorgaŭe, Valmeras alportis sian patrinon apud siaj novaj amikoj, kaj ili tiel formis malgrandan kolonion arigitan ĉirkaŭ la vilao de Jevro, kaj sur kiu duona dekduo da viroj dungitaj de la grafo priatentis nokte kaj tage.
Komence de oktobro, Botreleo retorika studento, iris al Parizo redaŭrigi la iradon de siaj studoj kaj prepari siajn ekzamenojn. Kaj la vivo rekomencis, kvieta tiufoje kaj sen incidentoj. Kio cetere povis okazi ? Ĉu la milito ne estis finita ?
Siaflanke, Lupeno devis havis la tre netan impreson de tio, kaj ke restis al li nur kliniĝi antaŭ la faritaĵo, ĉar ian