Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/217

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aktualaj vivkondiĉoj, la du gejunuloj enamiĝis reciproke. Valmeras amis la melankolian ĉarmon de Rajmonda, kaj ĉi tiu, vundita de la vivo, avida pri protekto, submetiĝis al la forto kaj la energio de tiu kiu tiom brave kunhelpis por ŝia savo.

Ni atendis la geedziĝan tagon kun kelka anksio. Ĉu Lupeno ne dezirus rekomenci la atakon ? Ĉu li favore akceptus la senrimedan perdon de la virino kiun li amis ? Du aŭ tri fojojn, oni vidis ŝtelvagi ĉirkaŭ la vilao individuojn kun suspektinda mieno, kaj Valmeras devis eĉ sin defendi, iun vesperon, kontraŭ pretenda ebriulo kiu pafis lin per pistolo, kaj traboris lian ĉapelon per kuglo. Sed ĉion enkalkulinte, la ceremonio efektiviĝis dum la tago kaj horo deciditaj, kaj Rajmonda de Sankta-Verano iĝis S-ino Ludoviko Valmeras.

Estis kvazaŭ la sorto mem estis partia por Botreleo kaj postsubskribinta la venkoraporton. La popolamaso tiom bone sentis tion ke estis en tiu momento ke ekstaris, inter liaj admirantoj, la ideo de granda bankedo kie ni festus lian triumfon kaj la falegon de Lupeno. Mirinda ideo kaj kiu vekis la entuziasmon. En dekkvin tagojn, tricent aliĝoj estis kolektitaj. Oni sendis invitojn al