Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/218

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Parizaj gimnazioj, po du studentoj por ĉiu retorika klaso. La gazetaro ekkantis himnojn. Kaj la bankedo estis tio kio ne povis malsukcesi esti, iu apoteozo.

Sed ĉarma kaj simpla apoteozo, ĉar Botreleo estis la heroo. Lia ĉeesto sufiĉas por realĝustigi la aferon. Li kiel kutime montris sin modesta, iom surprizita pro troaj bravokrioj, iom embarasita pro hiperbolaj laŭdoj kie oni asertis lian superecon super la pli famaj policistoj..., iom ĝenita, sed ankaŭ tre kortuŝita. Li diras tion per kelkaj paroloj kiuj plaĉis al ĉiuj, kaj kun la konfuzo de infano kiu ruĝiĝas esti rigardata. Li diris sian ĝojon, li diris sian fierecon. Kaj vere, tiom racia, tiom sinrega kiom li tiam spertis neforgeseblajn minutojn de ebrieco. Li ridetis al siaj amikoj, al siaj kamaradoj de Janseno, al Valmeras speciale veninta por aplaŭdi lin, al S-ro de Jevro, al sia patro.

Nu, ĉar li finis paroli kaj ke li ankoraŭ tenis sian glason en la mano, iu voĉbruo aŭdiĝis ĉe la ekstremo de la ĉambro, kaj ni vidis iun kiu gestadis svingante ĵurnalon. Oni restarigis la silenton, la entrudulo residiĝis, sed murmuro de scivolemo disvastiĝis ĉirkaŭe de la tablo, la