Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/222

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sed cent dek kvar jarojn poste, Ludovikon la XVIa, mallibera en la Templo, ricevis flanken unu el la oficiroj kiuj responsis pri priatentado de la reĝa familio kaj diris al li :

"- Sinjoro, vi ne havis, sub mia avo, la famkonata reĝo, iun prapatron kiu servis kiel kapitanon de la gvardio ?

"- Jes, via rega moŝto.

"- Nu, ĉu vi estus homo... ĉu vi estus homo...

"Li hezitis. La oficiro finis la frazon.

"- Kiu ne perfidus vin ? Ho ! via reĝa moŝto...

"- Do, aŭskultu min.

"La reĝo elpoŝigis malgrandan libreton kies li elŝiris unu el la lastaj paĝoj. Sed, ŝanĝante sian opinion :

"- Ne, pli bone taŭgas ke mi kopiu...

"Li prenis grandan paperfolion kiun li ŝiris por nur konservi malgrandan rektangulan spacon sur kiu li kopiis kvin liniojn de punktoj, de strekoj kaj de ciferoj kiujn surhavis la presita paĝo. Poste, bruliginte tiun ĉi, li kvaroble faldis la manskribitan folion, sigelis ĝin per ruĝa vakso kaj donis ĝin.

"Sinjoro, post mia morto, vi transdonos tion al la reĝino, kaj vi diros al ŝi : "Komisie de la reĝo, Sinjorino... por via moŝto kaj por lia filo..." Se ŝi ne komprenas...