liaj propraj lumoj, sen koni aliajn faktojn ol tiujn kiujn ni konas, sukcesis dank’al sorĉo de vere eksterordinara geniulo, deĉifri la nedeĉifreblan dokumenton; tio estas ke Lupeno, lasta heredanto de la reĝoj de Francio, konas la reĝan misteron de la kava Nadlo".
Tie finiĝas la artikolo. Sed ekde kelkaj minutoj, ekde la tekstero rilate al la kastelo de la Nadlo, ne plu estis Botreleo kiu legis. Komprenante sian malvenkon, premita sub la pezo de spertita humiligo, li ellasis la ĵurnalon kaj kolapsis sur sia seĝo, la vizaĝo kaŝata en siaj manoj.
Anhelante kaj skuita de emocio pro tiu ĉi nekredebla rakonto, la homamaso estis iom post iom proksimiĝinta kaj nun kunpremiĝis ĉirkaŭ lin. Oni atendis kun malpacienca angoro la vortojn kiujn li tuj respondos, la kontraŭdirojn kiujn li tuj obĵetos.
Li ne moviĝis.
Per dolĉa gesto, Valmeras malkrucigis al li la manojn kaj relevis sian kapon.
Izidoro Botreleo ploris.