Ni ĉirkaŭpasis la klostron, ni vizitis ĉiujn angulojn kaj kaŝangulojn. La traserĉoj estis senfruktaj.
Unu sola trovo ĉe la loko mem kie la viro kuŝiĝis, vundita de Rajmonda, ni plukis ŝoforan kaskedon, el ruĝe flava ledo. Krom tio, nenion.
Je la sesa matene la ĝendarmaro de Uvilo-la-Rivero estis informita kaj alveturis al la scenejo post esti urĝe sendinta al la prokuroraro de Diepo, noteton raportantan la cirkonstancojn de la krimo, la baldaŭan kaptadon de la ĉefa kulpulo, "la malkovron de lia kapvesto kaj de la ponardo per kiu li plenumis sian kanajlaĵon." Je la deka, du veturilojn malsupreniris la malfortan deklivon kiu finkondukas al la kastelo. Unu el ili, respektinda kaleŝo, enhavis la vicprokuroron kaj la enketan juĝiston akompanata de sia registristo. En la alia, senluksa kabrioleto, estis sidintaj du junaj raportistoj, reprezentantaj la ĵurnalon de Rueno kaj iun faman parizan folion.
La malnova kastelo aperis. Antaŭlonge abata loĝejo de prioroj de Ambrumesi, kripligita de la Revolucio, restarigita de la grafo de