marmoraĵo, la du pugnoj ĉe la mentono, li rigardas sian bildon ke la spegulo resendas al li.
Li ne plu ploras, li volas nek plu plori, nek turniĝadi sur sia lito, nek malesperiĝi kiel li faras ekde du horoj. Li volas pripensi, cerbumi kaj kompreni.
Kaj siaj okuloj ne forlasas siajn okulojn en la spegulo, kvazaŭ li esperis duobligi la forton de sia pensado kontemplante sian enpensan bildon, kaj trovi funde de tiu estulo, la kaprompan solvon kiun li ne trovas en si. Ĝis la sesa, li tiel restas. Kaj estas iom post iom ke, liberigita de ĉiuj detaloj kiuj komplikas ĝin kaj nebuligas ĝin, la demando aperiĝas al sia menso, tute seka, tute nuda, kun la rigoreco de ekvacio.
Jes, li eraris. Jes, lia interpreto de la dokumento estas falsa. La vorto "nadlo" ne celas la kastelon sur la randoj de la Krezo. Kaj, same, la vorto "fraŭlinoj" ne povas aplikiĝi al Rajmonda de Sankta-Verano kaj ŝia kuzino, ĉar la teksto de la dokumento datiĝas de jarcentoj.
Do ĉio estas refarenda. Kiel ?
Unu sola bazo de dokumentaro estus solida : la libro eldonita sub Ludoviko la XIVa. Sed, el la