konservita en la familio de la grafo, ĝi troviĝas ekde kvin jaroj en vitrino.
- En iu vitrino ?
- De la muzeo Karnavaleto, tute simple.
- Kaj tiu muzeo estos malfermata... ?
- Post dudek minutoj de nun.
Precize ĉe la minuto kiam malfermiĝis la pordo de la malnova hotelo de S-ino de Sevigne, Izidoro desaltis el aŭto kun sia amiko.
- Ej, sinjoro Botreleo !
Dek voĉoj salutis lian alvenon. Je sia mirego, li rekonis la tutan aron da reporteroj kiuj sekvis "la Aferon de la Kava Nadlo". Kaj unu el ili ekkriis :
- Estas amuze, ĉu ne ! Ni ĉiuj havis la saman ideon. Atentu, Arseno Lupeno eble estas inter ni.
Ili eniris kune. La direktoro, tuj avertitaj, metis sin sub ilia plena dispono, kondukis ilin al la vitrino, kaj montris al ili malluksan volumo, sen ia ornamaĵo, kaj kiu certe havis nenion reĝan. Iom da emocio tamen invadis ilin ekvidante ĉi tiun libron kiun la reĝino tuŝis dum tiom tragikaj tagoj, kiun ĉiaj