plorruĝaj okuloj rigardis... kaj ili ne aŭdacis preni ĝin kaj esplori ĝin, kvazaŭ ili havis la impreson de sakrilegio...
- Hej, sinjoro Botreleo estas tasko kiu koncernas vin.
Li prenis la libron per malserena gesto. La priskribo bone kongruis al tiu kiun la aŭtoro de la broŝuro donis. Unue iu pergamena kovrilo, pergameno malpurigita, nigrigita, kelkloke eluzita, kaj, sube, la reala bindaĵo el rigida ledo.
Kun kia tremeto Botreleo informiĝis pri la kaŝita poŝo ! Ĉu estis fabelaĵo ? Aŭ ĉu li ankoraŭ retrovus la dokumenton skribitan de Ludoviko la XVIa, kaj postlasita de la reĝino al ŝia fervora amiko ?
Sur la unua paĝo, ĉe la supra parto de la libro, neniu kaŝejo.
- Nenion, li murmuris.
- Nenion, ili eĥe rediris, tremetante.
Sed ĉe la lasta paĝo, havante iom cedigi la malfermon de la libro, li tuj vidis ke la pergameno malgluiĝis de la bindaĵo. Li enŝovis la fingrojn... Io, jes, li sentis ion... iun paperon...
- Ho ! Li venke diris, jen... Ĉu eblas ?