Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/240

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

filon, kiu verŝajne estis la avo de la civitano oficiro Larbrio, kaj filinon, ĉu ne eblas racie supozi ke parto el la paperoj lasitaj de Larbejrio alfalis al la filino, kaj ke, inter tiuj paperoj, troviĝis la fama ekzemplero kiun la gvardia kapitano savis el la flamoj ?

"Mi konsultis la Adreslibron de la Kasteloj. Ekzistas ĉirkaŭ Renno iu barono de Velino. Ĉu estus posteulo de la markizo ? Trafe maltrafe, mi hieraŭ skribis al tiu barono por demandi al li ĉu li ne posedis malnovan libreton kies la titolo mencius tiun ĉi vorton de la Nadlo. Mi atendas lian respondon.

"Mi havos la plej grandan kontentiĝon paroli pri ĉiuj ĉi aferoj kun vi. Se tio ne tro ĝenas vin, vizitu min. Akceptu, sinjoro, ktp…

"P.S. : Kompreneble, mi ne komunikas al la gazetaro tiujn bagatelajn malkovrojn. Nun kiam vi alproksimiĝas al la celo, la diskreteco estas nepre postulata".

Tio estis absolute la opinio de Botreleo. Li eĉ aldonis pli : du ĵurnalistoj turmentante lin tiun matenon, li donis al ili la plej