fantaziajn informojn pri sia mensostato kaj pri siaj projektoj.
Posttagmeze li rapide kuris ĉe Masibano kiu loĝis ĉe la numero 17 de la kajo Voltero. Je sia granda surprizo, li eksciis ke Masibano neatendite ĵus foriris, lasante al li noton en la okazo se li prezentiĝus. Izidoro ĝin malfermis kaj legis :
"Mi ricevas depeŝon kiu donas al mi kelkan esperon. Mi do foriras kaj dormos en Renno. Vi povus enveturiĝi en la vesperan trajnon kaj, sen halti en Renno, daŭrigi ĝis la malgranda stacidomo Velino. Ni renkontiĝus en la kastelo, situita je kvar kilometroj de tiu stacio".
La programo plaĉis al Botreleo kaj ĉefe la ideo ke li alvenos al la kastelo samtempe kun Masibano, ĉar li timis kelkan mallertaĵo fare de tiu ĉi sensperta viro. Li revenis ĉe sian amikon kaj pasigis la reston de la tago kun li. Vespere li entrajniĝis en la ekspreso al Bretonio. Je la sesa, li eltrajniĝis en Velino. Li piediris, inter densaj arbaroj, dum kvar kilometroj de ŝoseo. De malproksime, li ekvidis sur altaĵo longan sinjordomon, sufiĉe