hibridan konstruaĵon, miksitan de Renesanco kaj de Ludovikon Filipo, sed havantan tamen pompan aspekton kun ĝiaj kvar turetoj kaj ĝia levponto ĉirkaŭkovrita per hedero.
Izidoro alproksimiĝante sentis sian koron batadi. Ĉu li vere tuŝis la finon de sia vojo ? Ĉu la kastelo enhavis la misterŝlosilon ?
Li ne estis sen timo. Tio ĉio ŝajnis al li tro bela, kaj li demandis al li ĉu, ĉifoje ankoraŭ, li ne obeis al infera plano ŝpinita de Lupeno, ĉu ekzemple Masibano ne estis instrumento inter la manoj de sia malamiko.
Li ekridegis.
"Hej, mi fariĝas komika. Oni vere kredus ke Lupeno estas neerarema sinjoro kiu antaŭkalkulas ĉion, speco de ĉiopova Dio, kontraŭ kiu ekzistas nenio por fari. Diable ! Lupeno eraras, Lupeno ankaŭ tute dependas de la cirkonstancoj, Lupeno faras mispaŝojn, kaj estas ĝuste dank'al la eraro kiun li faris perdante la dokumenton, ke mi komencas superi lin. Ĉio rezultas el tio.
Kaj liaj penadoj, entute, utilas nur por ripari la eraron elfaritan". Kaj ĝoje, plena de konfido, Botreleo sonoris.