- Sinjoro deziras ? diras servisto aperanta ĉe la sojlo.
- Ĉu la barono de Velino povas ricevi min ?
Kaj li transdonis sian vizitkarton.
- Sinjoro la barono estas ne ankoraŭ elitiĝinta, sed se Sinjoro volas atendi.
- Ĉu ne jam estas iu kiu demandis lin, iu sinjoro kun blanka barbo, iomete fleksita ? diris Botreleo kiu konis Masibanon per la fotoj kiun la ĵurnaloj donis.
- Jes, tiu sinjoro alvenis antaŭ dek minutoj, mi enkondukis lin en la vizitejon. Se Sinjoro ankaŭ bonvolas sekvi min.
La intervidiĝo de Masibano kaj de Botreleo estis tute gemuta. Izidoro dankis la maljunulon pro la unuarangaj informoj kiujn li ŝuldis al li, kaj Masibano esprimis al li sian admiron per la plej varma maniero. Poste ili interŝanĝis siajn impresojn pri la dokumento, pri la ŝancoj kiujn ili havis malkovri la libron, kaj Masibano ripetis tion kion li eksciis rilate al S-ro de Velino. La barono estis sesdekjarulo kiu, vidvo ekde multaj jaroj, vivis tre izolata kun sia filino, Gabriela de Vilemon,