kiu kruele estis ĵus skuita de la forpaso de sia edzo kaj de sia plejaĝa filo, mortitaj sekve de akcidento de aŭto.
- S-ro la barono invitas tiujn ĉi sinjorojn bonvoli supreniri.
La servisto kondukis ilin al unua etaĝo, en grandan ĉambron kun nudaj muroj, kaj simple meblita per letermebloj, per fakmebloj kaj per tabloj kovritaj de paperoj kaj de registroj. La barono akceptis ilin kun multe da afableco kaj tiu bezonego paroli kiun ofte tro solecaj personoj travivas. Ili multe malfacile prezentis la celon de ilia vizito.
- Ha jes, mi scias, vi skribis al mi pri tio, sinjoro Masibano. Temas pri libro, ĉu ne, kie oni parolas pri Nadlo, kaj kiu mi heredus de iu praulo ?
- Fakte ja.
- Mi diros al vi ke miaj prauloj kaj mi malpaciĝis. Ni havis strangajn ideojn tiutempe. Mi ja estas el mia epoko. Mi rompis kun la pasinteco.
- Jes, obĵetis Botreleo nervozigita, sed ĉu vi havas neniun rememoron esti vidinta ĉi tiun libron ?
- Sed jes ! Mi telegrafis tion al vi, li ekkriis alparolante al Masibano, kiu, incitetata, iris