kaj reiris en la ĉambro kaj rigardis tra la aliaj fenestroj, jes ja !... Aŭ almenaŭ ŝajnis al mia filino ke ŝi vidis tiun titolon inter la kelkaj miloj da libroj kiuj embarasas la libroŝrankon. Ĉar por mi, sinjoroj, la legado... La ĵurnalojn mi eĉ ne legas... Mia filino kelkfoje, kaj eĉ ! Nur ke ŝia eta Georgo, la filo kiu restas al ŝi, fartas bone ! Kaj kondiĉe ke miaj farmopagoj enkolektas, ke miaj lupagoj regule falas !... Vi konstatas mian situacion... Mi loĝas en ĝi, sinjoroj... Kaj mi konfesas ke mi tute nekonas la unuan vorton de tiu rakonto kies vi letere priinformis min, sinjoro Masibano...
Izidoro Botreleo, incitegita per tiu babilado, subite interrompis lin :
- Pardonu, Sinjoro, sed do tiu libro...
- Mia filino serĉadis ĝin. Ŝi serĉadis ĝin ekde hieraŭ.
- Kaj do ?
- Nu ŝi retrovis ĝin, ŝi retrovis antaŭ unu aŭ du horoj. Kiam vi alvenis...
- Kaj kie ĝi estas ?
- Kie ĝi estas ? Sed ŝi metis ĝin sur tiu tablo... Vidu... Tien...
Izidoro eksaltis. Ĉe la fino de la tablo, sur