Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/246

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senordaĵo de paperaĵoj, estis libreto kovrita per ruĝa marokeno. Li brutale surmetis sian pugnon, kvazaŭ li malpermesis al iu ajn en la mondo tuŝi ĝin... kaj iom ankaŭ kvazaŭ li mem ne kuraĝis preni ĝin.

- Nu, ekkriis Masibano, tute emociita.

- Mi havas ĝin... jen ĝi ... nun, tio estas...

- Sed la titolo... ĉu vi certas !

- Nu kompreneble ! Rigardu.

Li montris la orajn literojn gravuritajn en la marokeno "La mistero de la kava Nadlo".

- Ĉu vi estas konvinkata ? Ĉu ni fine mastras la sekreto ?

- La unua paĝo ... Kio estas sur la unua paĝo ?

- Legu : "La tuta vero denuncata laŭ la unua fojo. Cent ekzempleroj presitaj de mi mem kaj por la sciigo de la Kortego".

- Estas tio, jen ĝi, flustris Masibano, la voĉo konfuzita , estas la ekzemplero elprenita el la flamoj. Estas la libro mem kiun Ludovikon la XIVa kondamnis.

Ili foliumis ĝin. La unua duono rakontis la klarigojn donitajn de la kapitano de Larbejrio en sia taglibro.

- Ni pasu, ni pasu, diris Botreleo kiu deziris nur alveni al la solvo.