elirvojojn de la parko. Iu eskapo neeblis.
La eta bando poste trairis la kanonikaran ĉambron kaj la refectorion lokitaj ĉe la teretaĝo, kaj atingis la unuan etaĝon. Tuj, la perfekta ordo de la salono estis rimarkata. Ne iu meblo, ne iu bagatelaĵo kiu ne ŝajnis okupi sian kutiman lokon kaj ne iu manko inter tiuj mebloj kaj tiuj ornamaĵoj. Dekstre kaj maldekstre estis pendigitaj belegajn flandrajn murtapiŝojn kun moŝtuloj. Ĉe la fundo, sur panelojn, kvar belaj pentraĵoj en siaj tempaj kadroj, figuris mitologiajn scenojn. Estis la famaj pentraĵoj de Rubens postlasitaj al grafo de Jevro, tiel kiel la flandraj tapiŝoj de Flandrio, de sia patrina onklo, la markizo de Bodadilo, Grandulo de Hispanio. S-ro Baptofilo, la enketa juĝisto, rimarkis :
- Se la ŝtelado estis la instigilo de la krimo, tiu ĉi salono ĉiaokaze ne estis la celo.
- Kiu scias ? diris la substituito, kiu malmulte parolis, sed ĉiam en kontraŭa senco al la opinioj de la juĝisto.
- Vidu do, kara Sinjoro, la unua zorgo de iu ŝtelisto estintus transloki tiujn ĉi murtapiŝojn kaj tiujn ĉi pentraĵojn kies la famo estas universala.
- Eble pri tio ili ne havis sufiĉan tempon.