Nu, vi, Sinjoro, ekkriis Botreleo, krude alparolante al Barono, ĉu vi scias nenion ?... Ĉu vi suspektas neniun ?
- Ni povus pridemandi mian filinon.
- Jes... jes... Tio estas... eble ŝi scios...
S-ro de Velino sonorigis al sia servisto. Kelkajn minutojn poste, S-ino de Vilemon eniris. Ŝi estis juna virino, kun suferplena kaj rezignita mieno. Tuj Botreleo demandis al ŝi :
- Ĉu vi trovis tiun libron supre, Sinjorino, en la libroŝranko ?
- Jes, en paketo de volumoj kiu ne estis malligita.
- Kaj vi legis ĝin ?
- Jes, hieraŭ nokte.
- Kiam vi legis, ĉu la du paĝoj kiuj estas tie, mankis ? bone memoru, la du paĝoj kiuj sekvas tiun tabelon de ciferoj kaj punktoj ?
- Sed ne, sed ne, ŝi diris tre surprizita, mankis neniun paĝon.
- Tamen, oni elŝiris...
- Sed la libro ne forlasis mian ĉambron tiunokte.
- Tiumatene ?
- Tiumatene, mi mem malsuprenigis ĝin ĉi tien