kiam oni sciigis la alvenon de S-ro Masibano.
- Do kio ?
- Do mi ne komprenas... Krom se... sed ne...
- Kio ?
- Georgo... mia filo... Ĉimatene... Georgo ludis kun tiu ĉi libro.
Ŝi rapidege eliris, akompanita de Botreleo, de Masibano kaj la barono. La infano ne estis en sia ĉambro. Ni serĉis lin ĉiuflanken. Fine ni trovis lin kiu ludis malantaŭ la kastelo. Sed tiuj tri uloj ŝajnis tiel agititaj, kaj oni postulis lin kontojn per tiom da aŭtoritato, ke li komencis hurli. Ĉiuj kuris dekstren, maldekstren. Oni pridemandis la servistojn. Estis nepriskribebla tumulto. Kaj Botreleo havis la teruran impreson kvazaŭ la vero foriris el li kiel akvo kiu elŝvitiĝas tra la fingroj. Li baraktis por remastri sin, prenis la brakon de S-ino de Vilemon kaj, sekvita de la barono kaj de Masibano, li revenigis ŝin en la salonon, kaj diris al ŝi :
- La libro estas nekompleta, ja, du paĝoj estas elŝiritaj... sed vi legis ilin, ĉu ne, Sinjorino ?