- Jes.
- Vi scias kion ili enhavis ?
- Jes.
- Ĉu vi povus ripeti tion al ni ?
- Perfekte. Mi legis la tutan libron kun multe de scivolo, sed tiuj ĉi du paĝoj ĉefe mirfrapis min pro la intereso de la konfidencoj, iu grava intereso.
- Nu, parolu, Sinjorino, parolu, mi petegas vin. Tiuj riveloj estas de escepta seriozaĵo. Parolu, mi petegas vin, la perditaj minutoj ne plu retroviĝos. La Kava Nadlo...
- Ho ! Estas tute simple, la Kava Nadlo signifas...
Je tiu momento servisto eniris.
- Leteron por Sinjorino...
- Ej !... sed la poŝtisto estas pasinta.
- Estas knabo kiu transdonis ĝin al mi.
S-ino de Vilemon malsigelis, legis, kaj almetis la manon al sia koro, tute preta sveni, subite livida kaj terurita.
La papero estis surtere glitinta. Botreleo levprenis ĝin kaj, eĉ sen pardonpeti, li siavice legis :
"Prisilentu... alie, via filo ne vekiĝos..."
- Mia filo... mia filo... Ŝi balbutis,