tiel malforte kiel ŝi ne povis eĉ iri al la helpo de tiu kiun oni minacis.
Botreleo trankviligis ŝin :
- Ĉi tio ne estas serioza... tio estas ŝerco... nu, kiu profitus ?
- Krom se, subparolis Masibano, se estus Arseno Lupeno.
Botreleo mansignis al li silenti. Kompreneble, li bone sciis tion, ke la malamiko tie estis, denove, atenta kaj decidema al ĉio, kaj tial li ĝuste volis eltiri de S-ino de Vilemon la suverenajn vortojn, tiom longe atenditajn, kaj eltiri ilin, tujtuj, ĉe la minuto mem.
- Mi petegas vin, Sinjorino, resereniĝu... Ni ĉiuj estas ĉi tie... Estas neniu risko...
Ĉu ŝi estus parolante ? Li kredis tion, li esperis tion. Ŝi balbutis kelkajn silabojn. Sed la pordo denove malfermiĝis. La vartistino tiufoje eniris. Ŝi ŝajnis taŭzita.
- S-ro Georgo... Sinjorino ... S-ro Georgo.
Subite, la patrino reakiris siajn tutajn fortojn. Pli rapida ol ĉiuj, kaj pelita per instinkto kiu ne trompis, ŝi sin deĵetis malsupren en la ŝtuparo, trairis la vestiblon kaj kuris al la teraso. Tie, sur