brakseĝo, la eta Georgo kuŝis senmove.
- Nu, kio ! Li dormas !...
- Li subite endormiĝis, Sinjorino, diris la vartistino. Mi volis malhelpi tion, transporti lin en lian ĉambron. Li jam dormis, kaj liaj manoj... liaj manoj estis malvarmaj.
- Malvarmaj ! balbutis la patrino... jes, estas vere... ha ! Dio mia, Dio mia... nur ke li revigliĝu !
Botreleo enŝovis siajn fingrojn en unu el siaj poŝoj, ekkaptis la kolbon de sia revolvero, per montrofingro kroĉkaptis la ellasilon, abrupte eltiris la armilon kaj pafis sur Masibanon.
Anticipe, por tiel diri, kvazaŭ li subobservis la gestojn de la junulo, Masibano evitis la pafon. Sed jam Botreleo sturmis kontraŭ li kriante al servistoj :
- Helpu min ! Estas Lupeno !...
Pro la fortego de la ekfrapo, Masibano falis sur iun el la brakseĝoj el vimeno.
Post sep aŭ ok sekundoj, li restariĝis, lasante Botreleon svenigita, sufokante kaj tenante en siaj manoj la revolveron la junulo.
- Nu... perfekte... ne movu... restu tiel dum du aŭ tri minutoj... ne plu... Sed vere, vi bezonis tempon por rekoni min. Necesis ke mi bone simulis lian kapon al Masibano, ĉu ne ?...
Li rektiĝis, kaj nun ekvilibre sur