Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/255

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

siajn krurojn, la torso solida, la sinteno timiginda, li rikanis rigardante la tri servistojn ŝtonigitajn kaj la barono mirstulta.

- Izidoro, vi faris mispaŝon. Se vi ne diris al ili ke mi estis Lupeno, ili saltis sur min. Kaj vigluloj kiel tiaj, ha, kion mi iĝintus, Dio mia ! Unu kontraŭ kvar !

Li proksimiĝis al ili :

- Hej, miaj infanoj, ne timu... Mi ne donos al vi doloreton... Atendu, ĉu vi volas pecon de hordea sukeraĵo ? Tio revigligos vin. Oj ! vi, ekzemple, vi tuj redonos al mi mian monbileton de dek Eŭroj. Jes ja, mi rekonas vin. Estas vi kiun mi pagis antaŭ momento por alporti la leteron al via mastrino... Nu rapide, malbona servisto...

Li prenis la ruĝbrunan bileton kiun transdonis al li la servisto kaj disŝiris ĝin en malgrandaj pecoj.

- La perfida mono... tio bruligas al mi la fingrojn.

Li demetis sian ĉapelon kaj profunde klinante sin antaŭ S-ino de Vilemon :

- Ĉu vi pardonas min, Sinjorino ? La hazardoj de la vivo - ĉefe de la mia - ofte devigas al kruelaĵoj kies mi estas la unua ruĝiĝi. Sed trankviligu vin pri via filo, estas simpla injekto, injekteto