al la brako kiun mi faris al li, dum ni pridemandis lin. Post unu horo, maksimume, tio malaperos... Denove, miajn ĉiujn pardonpetojn. Sed mi bezonas vian silenton.
Li ankoraŭfoje riverencis, dankis S-ro de Velino pro lia afabla gastigo, prenis sian apogbastonon, ekbruligis cigaredon kaj proponis unu al la barono, donis rondmovan ĉapelsaluton, kriis per supereca toneto al Botreleo : "Adiaŭ, Bebo !" kaj foriris trankvile ĵetante cigaredajn elspiraĵojn en la nazo de servistoj...
Botreleo atendis kelkajn minutojn. S-ino de Vilemon, pli trankvila, vartis sian filon. Li antaŭenpaŝis al ŝi por direkti al ŝi lastan alvokon. Iliaj okuloj kruciĝis. Li nenion diris. Li komprenis ke nun, neniam ŝi parolos, kion ajn okazus. Ankoraŭ nun, en tiu cerbo de patrino, la sekreto de la Kava Nadlo estis enfosita tiel profunde kiel en la tenebro de la pasinteco.
Tiam li rezignis kaj foriris.
Estis la duono post la deka. Estis trajno je kvindek post la dekunua. Malrapide li sekvis la aleon de la parko kaj suriĝis sur la irejon kiu kondukis lin al la stacidomo.