- Nu, kion vi diras pri tio ?
Estis Masibano, aŭ pli ĝuste Lupeno, kiu ekaperis de la arbaro samlime kun la vojo.
- Ĉu estis bone elturniĝita ? Ĉu via malnova kamarado kapablas elturniĝi el danĝera situacio ? Mi certas ke vi ege miras, ĉu ne ? Kaj vi demandas al vi ĉu la nomata Masibano, ano de la Akademio de la Surskriboj kaj la Beletroj, neniam ekzistis ? Sed jes, li ekzistas. Oni eĉ vidigos lin al vi, se vi estas bonkonduta. Sed unue, mi redonas al vi vian revolveron... Vi rigardas ĉu ĝi estas ŝargita ? Perfekte, infanĉjo mia. Kvin kugloj kiuj restas kies nur unu sufiĉus por sendi min al la prapatroj... Nu, vi metas ĝin en via poŝon ?... Bonege... Mi pli bone ŝatas tion ol tion kion vi faris tie. Malafabla via eta ago ! Sed kio, oni estas juna, oni subite ekkonscias – ekfulmo ! – ke oni estis denove superruzita de tiu fama Lupeno, kaj ke li estas tie antaŭ vi je tri paŝoj... Pu !, oni pafas... Mi ne rankoras kontraŭ vi, sciu... La pruvo estas ke mi invitas vin sidiĝi en mia centĉevala. Tio taŭgas ?
Li metis siajn fingrojn en sian buŝon kaj fajfis.
La kontrasto estis ĝuplena inter la digna ŝajno de la maljuna Masibano, kaj la