ne, ŝi ne parolus... jes... ne... mi havis la anseran haŭton... Se ŝi parolus, estus mia vivo por refari, la tuta skafaldo detruita... ĉu la servisto alvenus ĝustatempe ? Jes... ne... jen li... Sed Botreleo tuj senmaskigos min ? Neniam ! tro stulta ! Jes... ne... jen tio estas... ne, tio ne estas ... jes... li okulumas min... tio estas... li baldaŭ prenos sian revolveron... Ha ! Kia volupto !... Izidoro, vi tro parolas... Ni dormu, ĉu ? Mi ja falas pro dormemo... bonan vesperon...
Botreleo rigardis lin. Li jam ŝajnis preskaŭ dormi. Li dormis.
La aŭtomobilo, ĵetita tra la spaco, impetegis al horizonto senĉese atingita kaj ĉiam fuĝanta. Ne plu estis urboj, aŭ vilaĝoj, aŭ kampoj, aŭ arbaroj, nenio krom spaco, spaco vorita, ensuĉita. Botreleo longtempe rigardis sian vojaĝkompanon kun arda scivolo, kaj ankaŭ kun la deziro penetri tra la masko kiu kovris lin, ĝis sia reala fizionomio. Kaj li meditis pri la cirkonstancoj kiuj tiel enfermis ilin unu apud la alia en la intimeco de tiu ĉi aŭtomobilo.
Sed, post la emocioj kaj elreviĝoj de tiu ĉi mateno, siavice laca, li endormiĝis.