Botreleo, radiantaj pro klareco ! Ĉu ne estis la ĝusta eldiro de la kaŭzoj kiu decidis Franciskon la Ia krei urbon ĉe tiu loko, kaj ĉu la sorto de Havro de Graco ne estis ligita al la sama sekreto de la Nadlo ?
- Tio estas... tio estas... balbutis Botreleo delirante... La malnova normanda estuaro, unu el la ĉefaj punktoj, unu el la originaj kernoj ĉirkaŭ kiuj formiĝis la franca nacieco, la malnova estuaro kompletiĝas per tiuj du fortoj, unu en la plena ĉielo, vivanta, konata, nova haveno kiu estras la oceanon kaj kiu malfermiĝas al la mondo; la alia misterplena, nekonata kaj des pli maltrankviliga ke ĝi estas nevidebla kaj nepalpebla. Iu tuta flanko de la historio de Francio kaj de la reĝa familio estas klarigita de la Nadlo, same kiel la tuta historio de Lupeno. La samaj rimedoj de energio kaj de potenco nutras kaj renovigas la fortunon de reĝoj kaj tiun de aventuristo.
De vilaĝo al vilaĝego, de riverego al maro, Botreleo traserĉis, la nazo al la vento, la orelo atentema kaj provante eltordi el la objektoj mem ilian profundan signifon. Ĉu estis ĉi tiu deklivo kiun necesis pridemandi ? Tiu ĉi arbaro ? La domoj de tiu ĉi vilaĝo ? Ĉu estis el la sensignifaj paroloj de ĉi tiu kamparano kiun li rikoltus la rivelan vorteton ?