Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/276

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konstatante ke la opinio de Ĥolmes koincidis kun la sia, ne estis tute kvieta. Se la anglo trafus la celon, tio estus iu komuna venko kaj kiu eĉ scias ĉu li ne sukcesos antaŭ li ?

- Ĉu vi havas pruvojn ? spurojn ?

- Ne timu, rikanis la anglo, komprenante lian maltrankvilo, mi ne konkuras kontraŭ vi. Vi, estas la dokumento, la broŝuro... aĵoj kiuj tute ne konfidigas min.

- Kaj vi ?

- Mi, ne estas tio.

- Ĉu estas maldiskreta ?...

- Tute ne. Vi rememoras pri la afero de la diademo, la historio de la Duko de Ŝarmeraso [Arseno Lupeno, teatraĵo en 4 aktoj] ?

- Jes.

- Vi ne forgesis Viktorian, la maljuna vartistino de Lupeno, tiu kiun mia bona amiko Ganimard lasis forfuĝi en falsa ĉelveturilo ?

- Ne.

- Mi retrovis la spuron de Viktoria. Ŝi loĝas en farmodomo ne for de la ŝtata vojo n°25. La ŝtata vojo n°25, estas la