vojo de Havro al Lilo. Per Viktoria, mi facile iros ĝis Lupeno.
- Estos longe.
- Ne gravas ! Mi forlasis ĉiujn miajn aferojn. Ekzistas nur ĉi tio kiu valoras. Inter Lupeno kaj mi, estas lukto... lukto ĝis morto.
Li eldiris tiujn vortojn kun ia sovaĝeco kie oni sentis la tutan rankoron de la spertitaj humiligoj, iun kompletan sovaĝan haton kontraŭ la malamikego kiu trompis lin tiel kruele.
- Foriru, li flustris, oni rigardas nin... tio estas danĝera... Sed memoru miajn parolojn : la tago kiam Lupeno kaj mi estos unu antaŭ la alia, tio estos ... tio estos tragika.
Botreleo forlasis Ĥolmes tute trankviligata : estis nenia timo ke la anglo preterpasus lin.
Kaj kiun evidentecon ankoraŭ alportis al li la hazardo de ĉi tiu interparolo ! La vojo de Havro al Lilo trapasas Diepon. Estas la longa marborda vojo de la lando de Koŭ ! La mara vojo kiu superregas la krutaĵojn de la Manika Kanalo ! Kaj estas en apuda farmdomo de tiu vojo kiun Viktoria estis instalita. Viktoria, tio estas Lupeno, ĉar unu ne taŭgis sen