la alia, la majstro sen la servistino, ĉiam blinde sindona.
"Mi estas eksukcesonta... ripetis al si la junulo... Tuj post kiam la cirkonstancoj alportas al mi novan informeron, estas por konfirmi mian supozon. Iuflanke, absoluta certeco pri la randoj de la Sejno; aliflanke, certeco de la ŝtatvojo. La ambaŭ trafikvojoj kuniĝas en Havro, en la urbo de Francisko la Ia, la urbo de la sekreto. La limoj mallarĝiĝas. La lando de Koŭ ne estas vasta, kaj ankoraŭ estas nur la okcidenta parto de la lando kiun mi devas serĉfosi".
Li rekomencis obstine labori.
"Tio kion Lupeno trovis, estas neniu kialo por ke mi ne trovas ĝin", li ne ĉesis diri al si mem. Certe ja, Lupeno devis havi por li kelkajn gravajn avantaĵojn, eble la fundan konon de la regiono, precizajn donitaĵojn pri la lokaj legendoj, malpli ol tion, iun rememoron - altvalora avantaĵo, ĉar li, Botreleo sciis nenion, kaj ke li tute ne konis tiun landon, traveturinte ĝin unuafoje dum la domŝtelo de Ambrumesi, kaj rapide, sen malfruiĝi en ĝin.
Sed ne gravas !
Li devus dediĉi dek jarojn de sia vivo por tiu enketo, li ĝin kondukus ĝis la fino.