Lupeno estis tien. Li vidis lin. Li imagis tion. Li atendis lin ĉe tiu vojturno, ĉe la rando de tiu arbaro, ĉe la eliro de tiu vilaĝo. Kaj ĉiufoje elrevigita, ŝajnis ke li trovis en ĉiu seniluziiĝo, pli fortan kialon ankoraŭ persisti.
Ofte, li ĵetis sin sur la vojtaluson kaj freneze dronis en la ekzameno de la dokumento tiel kiel li ĉiam portis la kopion kun si, tio signifas kun la anstataŭigo per vokaloj de la numeroj :
Ofte ankaŭ, laŭ sia kutimo, li kuŝiĝis ventraltere en la altaj herboj kaj revadis dum horoj. Li havis tempon. La estonto apartenis al li.
Kun admirinda pacienco, li iris de la Sejno al la maro, kaj de la maro al la Sejno, malproksimiĝante grade, retropaŝante, kaj forlasante la kampon nur kiam teorie ekzistis nenian plian ŝancon ĉerpi la plej malgrandan informon.
Li esploris, li trarigardis Montoivilieron,