Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
okazis per eksterordinara rapideco.
- Kaj poste ?
- Poste, mi ne pli scias... Kiam mi rekonsciiĝis, Daval kuŝis, morte frapita.
- Unuavide, vi suspektas neniun ?
- Neniun.
- Vi havas neniun malamikon ?
- Mi al mi ne konas iun.
- Ĉu ankoraŭ S-ro Daval ne havis iun ?
- Daval ! iun malamikon ? Li estis la plej bona estulo kiu estis. Ekde dudek jaroj ke Johano Daval estis mia sekretario, kaj mi povas diri tion, mia konfidato, mi ĉiam vidis ĉirkaŭ li nur simpatiojn kaj amikecojn.
- Tamen, estis grimpado, estis murdo, necesas ja kialo pro ĉio.
- La motivo ? Sed estas ŝtelo, pure kaj simple.
- Do oni ŝtelis ion al vi ?
- Nenion.
- Do ?
- Do, se oni nenion ŝtelis kaj se ne mankas ion, oni almenaŭ forprenis ion.
– Kion ?