antaŭe de la fuorto de Frefoso kies oni videtis je tridek aŭ kvardek metroj la krenelan kronon. Botreleo ĵetis sian sakon kaj sidiĝis. La tago estis peza kaj laciga. Li endormiĝis por momento.
La freŝa vento kiu cirkulis en la groto vekis lin. Li restis kelkminutojn senmova kaj senatenta, la okuloj vakaj. Li provis pripensi, rekapti sian ankoraŭ malakran pensadon. Kaj jam pli konscia, li estis stariĝonta kiam li sentis ke siaj okuloj subite fiksaj, subite plivastiĝintaj, rigardis... Iu tremeto skuis lin. Liaj manoj alrigidiĝis kaj li sentis ke ŝvitgutoj formiĝis ĉe la radikoj de siaj hararoj.
- Ne... ne... li balbutis... estas sonĝo, halucino... Nu, ĉu eblus ?
Li neatendite genuiĝis kaj kliniĝis. Du grandegaj literoj, je eble 30cm ĉiu, aperis, reliefe gravuritaj en la grunda granito.
Tiuj du literoj, skulptitaj krude sed klare kaj kies la eluziĝo de la jarcentoj rondigis la angulojn kaj patinis la surfacon, tiuj du literojn, estis iu D kaj iu F.