Iu D kaj iu F ! skua miraklo ! Iu D kaj iu F precise, du literoj de la dokumento ! La du solaj literoj de la dokumento !
Ha ! Botreleo eĉ ne bezonis konsulti ĝin por elvoki tiun ĉi grupon de literoj ĉe la kvara linio, la linio de la mezuroj kaj de la indikaĵoj !
Li bone konis ilin ! Ili estis por ĉiam enskribitaj funde de liaj pupiloj, por ĉiam inkrustitaj en la substanco mem de lia cerbo !
Li restariĝis, malsupreniris la krutan vojon, regrimpis laŭlonge de la malnova fortikaĵo, denove kroĉiĝis por transpasi la pikilojn de la apogrelo kaj rapide piediris al iu paŝtisto kies la brutaro paŝtiĝis fore sur ondumado de la altebenaĵo.
- Tiu groto tie... tiu groto...
Liaj lipoj tremis kaj li serĉis vortojn kiujn li ne trovis. La paŝtisto konsterne rigardis lin. Fine li rediris :
- Jes, tiu groto... kiu estas tien ... dekstre de la fuorto... ĉu ĝi havas nomon ?
- Kompreneble ! Ĉiuj el Etretat diras tiel ke estas la Fraŭlinoj[1].
- Kio ?... kion ?... Kion vi diras ?
- Nu jes... la ĉambro de la Fraŭlinoj[1]...
Izidoro estis saltonta al lia