kaj tuj, tie, iom da tero, da herbo, da folioj.
Kaj tiu tuto potenca, firma, kolosa, kun aspekto de nedetruebla afero kontraŭ kiu la furioza sturmo de la ondoj kaj la ŝtormoj ne kapablis superregi. Tiu tuto, definitiva, imanenta, grandioza malgraŭ la amplekso de la remparo de klifoj kiu superstaris ĝin, vastega malgraŭ la vastego de la spaco kie tio staris.
La ungoj de Botreleo enprofundiĝis en la grundo kiel la ungegoj de besto preta saltegi sur sian predon. Liaj okuloj penetris tra la malglata ŝelo de la roko, en ĝia haŭto, ŝajnis al li, en ĝia karno. Li tuŝis ĝin, li palpis ĝin, li prenis konon kaj posedon de ĝi... Li asimilis sin al ĝi...
La horizonto purpuriĝis pro ĉiuj lumoj de la malaperinta suno, kaj longaj iluminitaj nuboj, senmovaj en la ĉielo, estigis belegajn pejzaĵojn, nerealajn lagunojn, flamantajn ebenaĵojn, arbarojn el oro, lagojn el sango, iun tutan fantasmagorion ardan kaj pacan.
La lazuro de la ĉielo malheliĝis. Venuso brilegis per mirinda brilo, poste steloj eklumis, ankoraŭ timemaj.
Kaj subite Botreleo fermis siajn okulojn kaj konvulsie premis siajn falditajn brakojn kontraŭ sia frunto.