pli alta ol la turoj de Dipatrino-Nia kaj konstruita sur granita bazo pli larĝa ol publika placo... Kia forteco kaj kia sekureco ! De Parizo al la maro, tra Sejno. Tien Havro, nova urbo, necesa urbo. Kaj je sep leŭgoj (+/-28Km) de tie, la Kava Nadlo, ĉu ne estas la nekonkerebla azilo ?
Estas azilo kaj estas ankaŭ nekredebla kaŝejo. Ĉiuj trezoroj de la reĝoj, pliigitaj de jarcento al jarcento, la tuta oro de Francio, ĉiu kiun oni elprenas de la popolo, ĉiu kiun oni elŝiras al klerikaro, ĉiu rabaĵo kolektita sur la batalkampoj de Eŭropo, estas en la reĝa kaverno ke oni amasigas tion. Malnovaj oraj soldoj[1], brilaj eskudoj[1], kaj la juvelŝtonoj kaj la diamantoj, kaj ĉiuj juveloj, kaj ĉiuj juvelaroj, ĉio estas tie. Kiu malkovrus tion ? Kiu iam scius la nepenetreblan sekreton de la Nadlo ? Neniu.
Jes ja, Lupeno.
Kaj Lupeno iĝas tia estulo vere misproporcia kiun oni konas, tiu miraklo kiu neeblas klarigi dum la vero restas en la ombro. Tiom senmezuraj ke liaj geniorimedoj estus, ili ne povas sufiĉi en la lukto kiun li subtenas kontraŭ la socio. Tio bezonas aliajn pli materialajn. Necesas sekura retiriĝo, necesas la certecon de