ligas la groton al la tero, vojeto pendiganta inter du abismoj, poste oni videtis la bazon mem de la monteto kiu portis la fuorton.
Por provi vidi la fuorton, Botreleo kliniĝis maldekstren, kaj estas tiam ke li ekkomprenis la signifon de la rondigita streko, de la komon kiun montris la dokumento malsupre, maldekstre malsupre, maldekstre de la fenestro, iu peco de siliko formis elstaraĵon, kaj la ekstremaĵo de ĉi tiu peco kurbiĝis kiel ungo. Oni kredintus iun veran celpunkton.
Kaj se oni almetis la okulon al tiu ĉi celpunkto, la rigardilo eltranĉis sur la deklivo de la kontraŭa teramaso iun terspacon sufiĉe malvastan kaj preskaŭ tute okupitan de malnova muro el briko, vestiĝo de la malnova fuorto de Frefoso aŭ de la malnova romia opidumo konstruita en tiu ĉi loko.
Botreleo kuris al tiu murparto, eble dek metroj longa kaj kies la surfaco estis tegita de herboj kaj plantoj. Li rimarkis neniun postsignon.
Kaj tamen, tiu nombro 19 ?
Li revenis al la groto, elprenis el sia poŝo buleton de ŝnureto kaj metron el ŝtofo per kiuj li provizis sin, nodis la ŝnureton al la silika angulo, ligis ŝtonon ĉe la deknaŭa metro kaj ĵetis ĝn direkte al la tero. La