ĝin kiu cedis. Kaj subite estis kiel elklikiĝo, iu bruo de seruro kiu malfermiĝas; kaj dekstre de la briko, je iu larĝo de unu metro, la murparto pivotis kaj malkovris la buŝon de subpasejo.
Kiel frenezulo, Botreleo ekkaptis la feran pordon en kiu la brikoj estis masonitaj, fortege revenigis ĝin, kaj fermis ĝin. La miro, la ĝojo, la timo esti surprizita konvulsiigis lian vizaĝon ĝis ne plu rekonigi ĝin. Li ekhavis la konsternegan vizion de ĉio kio okazis tie, antaŭ tiu ĉi pordo, ekde dudek jarcentoj, de ĉiuj eminentuloj inicitaj pri la grava sekreto, kiuj trapasis tra tiu ĉi elirejo... Keltoj, Gaŭloj, Romianoj, Normandoj, Angloj, Francoj, baronoj, dukoj, reĝoj, kaj, post ili ĉiuj, Arseno Lupeno... kaj post Lupeno, li, Botreleo... Li sentis, ke sia cerbo eskapis al li. Liaj palpebroj batadis. Li svenis kaj ruliĝis ĝis la malsupro de la deklivo, ĉe rando mem de la abismo.
Lia tasko estis finita, almenaŭ la tasko kiun li povis sole plenumi, per la solaj rimedoj kies li disponis.
Nokte, li skribis al la estro de la Sekureco longan leteron, en kiu li fidele raportis la rezultojn de sia enketo kaj transdonis la sekreton