de la Kava Nadlo. Li petis helpon por kompletigi la laboron kaj donis sian adreson.
Atendante la respondon, li trapasis du sinsekvajn noktojn en la ĉambro de la Fraŭlinoj. Li trapasis ilin, kaptita de timo, la nervoj skuitaj pro hororo kiun la noktaj bruoj incitegis... Li ĉiumomente kredis vidi ombrojn kiuj antaŭeniris al li. Oni sciis lian ĉeeston en la groto... oni venis... oni buĉadis lin... Tamen lia rigardo treege fiksa, subtenita de lia tuta volo, alkroĉiĝis al la murparto.
La unuan nokton, nenio moviĝis, sed la duan, sub la heleco de steloj kaj de maldika lunarko, li vidis la pordon malfermiĝi kaj siluetojn kiuj aperis el la mallumo. Li nombris du, tri, kvar, kvin...
Ŝajnis al li ke tiuj kvin viroj kunportis sufiĉe ampleksajn portaĵojn. Ili trairis rekte tra la kampoj ĝis la vojo de Havre kaj li distingis la bruon de iu aŭto kiu malproksimiĝis.
Li retropaŝis, li randiris grandan farmobienon. Sed post turno de la vojo kiu laŭiris ĝin, li havis nur tempon grimpi taluson kaj sin kaŝis malantaŭ arboj. Ankoraŭ viroj preterpasis, kvar... kvin... kaj