- Kaj ĉar mi ja havos tien dekduon de fiŝŝipoj kies ĉiu estos komandita de unu el miaj trupanoj, li estos kaptita.
- Se li ne trapasas inter via dekduo da boatoj kaj tiel kiel fiŝo tra la maŝoj.
- Konsentite. Sed tiam mi eldronigas lin.
- Diable ! Vi havos do kanonojn ?
- Dio mia, jes. Ekzistas nune torpedoŝipo en Havro. Per telefonvoko de mi, ĝi troviĝos je la antaŭdirita horo ĉirkaŭ la Nadlo.
- Kiel Lupeno estos fiera ! Torpedoŝipo !... Nu, mi vidas, sinjoro Ganimard ke vi antaŭkalkulis ĉion. Restas nur paŝi. Kiam do ni disdonos la sturmon ?
- Morgaŭ.
- Dumnokte ?
- Plentage, ĉe tajdo altiĝanta, je la deka horbato.
- Perfekte.
Sub siaj ŝajnoj de gajeco, Botreleo kaŝis veran angoron. Ĝis la morgaŭo, li ne dormis, ŝpinante alterne la plej neuzeblajn planojn.
Ganimard forlasis lin por iri al iu deko da kilometroj de Etretat, en Iporton, kie singarde li interkonsentis rendevuon kun siaj