trupanoj kaj kie li frajtis dekdu fiŝŝipetojn, laŭdire, celante sondadojn laŭlonge de la marbordo.
Je tri kvaronoj post la naŭa, eskortata de dek du fortikuloj, li renkontis Izidoron piede de la vojeto kiu supreniras la klifon. Je la deka precize, ili alvenis antaŭ la murparto. Kaj estis la turna momento.
- Kio do okazas kun ci, Botreleo ? Ci estas verda ? rikanis Ganimard, ciumante la junulon mokmaniere.
- Kaj vi, sinjoro Ganimard, rebatis Botreleo, oni kredus ke via lasta horo batis.
Ili devis sidi kaj Ganimard glutis kelkajn gorĝplenon da rumo.
- Ne estas kulis-timo, li diris, sed fulmotondro, kia emocio ! Ĉiufoje kiam mi devas kapti lin, tio tiel atakas min ĉe la internaĵoj. Iom da rumo ?
- Ne.
- Kaj se vi restus sur la vojon ?
- Estus ke mi mortis.
- Per Jovo ! Nu, ni vidos. Kaj nun malfermu. Nenia danĝero esti vidata, ĉu ne ?
- Ne. La Nadlo estas pli malalta ol la